Jacques-Nicolas Lemmens
Jacques-Nicolas Lemmens | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1823 en Westerlo |
Morto | 30-an de januaro 1881 (58-jaraĝa) en Zemst |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Reĝa Konservatorio de Bruselo |
Familio | |
Edz(in)o | Helen Lemmens-Sherrington (en) |
Okupo | |
Okupo | orgenisto muzikinstruisto muzikologo komponisto universitata instruisto |
Jacques-Nicolas LEMMENS (* 3-a de januaro 1823 en Zoerle-Parwijs ĉe Westerlo; † 30-a de januaro 1881 en Zemst ĉe Meĥleno) estis belga orgenisto kaj komponisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lemmens ricevis unuajn lekciojn pri orgenludado de sia patro, vilaĝa orgenisto, kaj de la orgenisto de Diest, van den Broeck. Ekde 1839 li vizitis la konservatorion en Bruselo, kie lin instruis ties unua direktoro, François-Joseph Fétis. Fétis sendis Lemmens ankaŭ al Breslau, por ke li konatiĝu ĉe Adolf Friedrich Hesse kun la bacha orgenmuziko.
Post kiam li gajnintis plurajn premiojn por kompozicio, orgen- kaj pianludado (inter ili la renoma Premio de Romo por sia komponaĵo Le roi Lear), Lemmens estis ekde 1849 ĝis 1869 instruisto por orgeno ĉe la Brusela konservatorio. Al siaj lernantoj apartenis la famaj francaj orgenvirtuozoj Alexandre Guilmant kaj Charles-Marie Widor.
En 1852 Lemmens faris koncertvojaĝon al Parizo, kie li ekmirigis la publikon en la preĝejoj Saint-Vincent-de-Paul, La Madeleine kaj Saint-Eustache per siaj virtuozaj orgenkoncertoj. La plej fama orgenkomponaĵo de Lemmens estas la fanfaro D-maĵoro (vd. malsupre).
La muzika sekcio de la belga altlernejo por sciencoj kaj artoj nomiĝas laŭ li „Lemmens-Instituto“ kaj troviĝas en Loveno.
Verkoj (orgenkomponaĵoj)
[redakti | redakti fonton]- Dix Improvisations dans le style sévère et chantant (1848)
- École d'Orgue, basée sur le plain-chant romain (orgeninstruilo, 1862), inkl.:
- Prélude je 5 voĉoj (Grave) E-bemola-maĵoro
- Prière (Moderato cantabile) E-maĵoro
- Fanfare (Allegro non troppo) D-maĵoro
- Cantabile (Allegretto) b-minoro
- Finale (Allegro) D-maĵoro
- Trois Sonatas (1874):
- Sonato No 1 "Pontificale" d-minoro
- 1. Allegro moderato
- 2. Adagio
- 3. Marche Pontificale (Maestoso)
- 4. Fuga (Fanfare)
- Sonato No 2 "O Filii" e-Moll
- 1. Prélude (Allegro non troppo)
- 2. Cantabile (Andante)
- 3. Fuga (Allegro con fuoco)
- Sonato No 3 "Pascale" a-Moll
- 1. Allegro
- 2. Adoration (Andante sostenuto)
- 3. Finale "Alleluia" (Maestoso recitando - Allegro)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Jacques-Nicolas Lemmens en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Senkostaj muzikaĵoj fare de Jacques-Nicolas Lemmens en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")